“Solidarnosc” erare paŝis (1989)

“Solidarnosc”, eĉ ne socialisma organizaĵo, tre frue konstatis, ke la pola socio estas klase dividita, en kiu la supra klaso ekspluatis la salajrularon kaj ne estis tia (kiel pretendas la oficilia propagandilaro) en kiu la laboristaj regis per sia avangardo, la Pollanda Komunista Partio.

Oni nomis la ekspluatantan klason la “nomeklaturo”, kies anoj tenis la superajn postenojn, en la Partio, en la registaro, en la industrioj kaj en la militistaro. Tiuj postenoj estis rezervitaj por Partiaj nominoj, kiuj sekve ĝuis diversajn privilegiojn materiajn. Oni sciis ke la Komunista Partio reprezentis tiun superan klason, kaj ne la laboristaron kiel ĝi moke ŝajnigis. Neniu en Pollando jam analizis la tiean klasan situacion pli bone ol Jacek Kuron kaj Karol Modzelewski en sia Nefermita Letero al la Partio, kiun ili skribis en 1968 kaj pro kiu ili akiris trijaran malliberecon. Jen parto de la Nefermita Letero:

Laŭ nia sistemo la Partia elito estas samtempe la potenchava elito: ĉio rilate al ŝtata potenco estas farita laŭ iliaj decidoj; ĉiuokaze la pintoj de la hierarĥioj (kaj Partiaj kaj ŝtataj) kutime kunigas en la respondecaj postenoj. Pere de sia ŝtata potenco la Partia elito disponas pri ĉiu ŝtatigita rimedo de produktado, decidas koim ŝpari, kiom konsumi, kien investi, kiel dividi la konsumadon kaj la nacian enspezon inter la diversaj sociaj grupoj. Alivorte, la elito decidas la distribuon kaj uzadon de la tuta socia produktaro . . . Tiel laboristo ekspluatiĝas, ĉar oni senigas lin de posedrajtoj en la produkt-rimedoj; por vivi li devas vendi sian laboron. Ekde tiu momento, en kiu li faras tiun agon, al li neeviteblan, (tio estas, kiam li vendas sian kapablon plenumi iun taskon dum iu tempo) lia laboro kaj ties produkto apartenas ne plu al li, sed al tiuj, kiuj jam aĉetis lian laboron: la posedantoj de la produkto-rimedoj, la ekspluantantoj. Al kiu en nia lando la laboristo vendas sian laboron? Al tiu, kiu disponas pri la rimedoj de produktado, alivorte al la centra politika burokrataro.

La klaso kiun Kuron kaj Modzelewski ĉi tie nomas ma “centra politika burokrataro” estas la sama, kiun oni ĉie en Pollando titolas la “nomenklaturo”. Ĝi estis klaso, kiun trudis en Pollandon post la dua mondmilito la rusa armeo, kiel (reflektan bildon de) la rusa reganta klaso. Per sia partio, la Komunista Partio, ĝi jam dum 40 jaroj regas Pollandon senkompate, enkarcerigante kontraŭulojn kaj kruele subpremis strikojn de la malkontentaj laboristoj.

Venis aŭgusto 1980, kiam tra ĉiu Pollando milionoj da laboristoj strikis, montrante la amason malkontenton de sia klaso pro la ekspluatado. La registraro ne povis subpremi ilin per soldatoj, kaj devis konsenti interakti kun la reprezentoj de “Solidarnosc”, la sindikato, kiun ĵus kreis la strikantoj.

La pola reganta klaso tamen, ne vere rezignis pri sia deziro diktatori. Ĝi estis instigata de la rusa reganta klaso, kiu timis perdi Pollandon el sia influsfero, kaj la pola registaro proklamis militleĝon en decembro 1981 malpermesante “Solidarnosc”. Ĉi ties estrojn oni arestis kaj, aŭ enkarcerigis aŭ proskribis ilin en enlandan ekzilon.

Sed “Solidarnosc” post tiam daŭre ekzistis, kaj subtenate de milionoj da laboristoj, subteriĝis. Samtempe la ekonomia stato de Pollando ankoraŭ malboniĝis. Antaŭe, dum la 1970-oj la pola registaro multege pruntis el la okcidentaj kankoj por pagi la investadon kaj la importadon de konsumvaroj. Ĝi esperis, te tiuj investoj en novaj ekipaĵoj pligrandigus eksportojn kaj tiel ebligus la repagon de la ŝuldoj. Tamen venis la monda financkrizo; la eksportoj ne realiĝis kaj Pollando troviĝis en tia malalta rango kiel ŝuldanta lando latinamerika.

Daŭre malaltiĝis la vivniveloj, konsumporcioj etiĝis senĉese, ĉiam pliajn varojn oni porciumis. En tiu etoso, plie malkontentiĝis la salajrularo kaj rezultis lastan jaron la plej granda strikotajdo post 1980. La Partio kaj la registraro jam tute ne kredinda, konstatis, ke ili devos cedi, ne nur, ke “Solidarnosc” denove estu laŭleĝa, sed ankaŭ cedi la revizion de la ŝtata konstitucio.

Do, naŭ jarojn post sia fondiĝo, kiel la unua sendependa sindikato en orienta Eŭropo post la milito, “Solidarnosc”, nun provizas Ĉefministron al Pollando. Ja rimarkinde, tamen (de la vidpunkto de la klaso laborista) se organizaĵo, unue sindikata, implikiĝas en regado, ĝi fatale eraras. Tio sekvas, ĉar la ŝtataj celoj kaj sindikata agado estos fine neakordigenlaj.

Malgraŭ la komenca intenco, ĉiu registaro havas la devon unualoke konservi aŭ refortigi la profitecon de la industrioj kaj entreprenoj-ĉu privataj aŭ ŝtataj. Kontraste, la sindikatoj ekzistas por defendi la salajrulojn kontraŭ la konstanta emo (egale de labordonantoj aŭ de ŝtatoj) premadi salajrojn kaj labor-kondiĉojn ĉiam suben.

Tiuj anoj de “Solidarnosc”, kiuj jam eniris la polan registaron eniras ankaŭ vojon kolizian kontraŭ la vere sindikatan membaron. Estante ja sinceraj, ili tamen perfidas la originan celon, pro kiu la ordinaraj laboristoj en 1980 fondis “Solidarnosc”. Tion ili konstatos, kiam ili devos kontraŭbatali salajropostulojn kaj strikojn.

Leave a Reply