La Mondsocialisma Movado

NI ĉi tie alparolas vin ne kiel civitanoj de unu lando, sed kiel mondsocialistoj parolantaj al kunuloj de la laborista klaso. Nia apelacio baziĝas sur la rekono, ke kapitalismo estas tutmonda, kaj ke la laboristoj de la mondo havas komunan intereson kune agi por la abolicio de kapitalismo kaj la starigo de Socialismo.

Kapitalismo aŭ Socialismo

NI vivas en socisistemo konata kiel kapitalismo. Sub kapitalismo ni akiras la vivonecesaŝojn-nutraĵojn, vestojn, loĝadon, vojaĝadon, distron ktp-per aĉetado. Ili estas produktataj por realigi profiton. Kion povas aĉeti la individuo dependas de kiom da mono li havas. La vivo de lukso kaj langvoro ĝuata de la mulmultaj riĉuloj kontrastas akre kun la malsekura laborplena ekzisto de la granda plimulto. Sub kapitalismo tiu paradokso de riĉeco kaj malriĉeco estas universala. La privilegiita minoritato, aŭ per rekta posedo aŭ per naciigo (kiel en okcidenta Eŭropo) aŭ per ŝtatkapitalismo (kiel en Ĉinio) dividas inter si la abundan enspezon rezultantan el la ekspluatado de la amasoj de ĉiu lando en la mondo.

La celo de la Mondsocialisma Movado estas anstataŭigi kapitalismon per universala sociala sistemo en kiu la rimedoj de produktado kaj distribuado ne plu apartenos al minoritato sed transiros en la posedon de la tuta komunumo. Tio ĉesigos la konkurencon inter la diversaj landoj por merkatoj kaj fontoj de krudaj materialoj kio tiel ofte estas kaŭzo de internaciaj konfliktoj. En socio socialisma artikloj estos produktataj ne por profito sed por utiligo far la homaro. Ĉiaj spezoj (luo, interezo, profito) malaperos. La problemo solvenda de la tiama socialisma socio estos la organizado de la kapablularo por produkti kunlabore manĝaĵojn, domojn, vestojn kaj ĉiujn artikolojn kaj servojn necesajn por plena kaj agrabla vivo. Necesaŝoj estos libere haveblaj ĉar la gvidprincipo estos: de ĉiu laŭkapable; al ĉiu laŭbezone.

La Socialismo ne povas kreiĝi interne de la kapitalisma sistemo. Unu sistemo devas anstataŭi la alian kaj Socialismo estas devige tutmonda.

Sociaj Reformoj ne kondukas al Socialismo

EKZISTAS nur unu vojo al Socialismo. La taktiko, konsideri unuope la sociajn problemojn estas malutila el la vidpunkto de la Socialistoj. La tasko de la Socialistoj estas ŝanĝi la bazan fundamenton de nuntempa socio. Kia ajn estu la efiko de reformprojektoj, la fina rezulto estas malsukceso ĉar ili ne povas efektivigi fundamentan ŝanĝon.

Inter la problemoj de la laborista klaso estas: senlaboreco, prezaltiĝoj, nesufiĉeco de salajro kaj manko de decaj loĝlokoj. Tiuj samaj problemoj frontis la laboristojn antaŭ 50 jaroj kaj antaŭ 100 jaroj! La lukto de la laboristoj por plibonigi siajn vivnivelojn daŭradas, sed la problemoj neniam solviĝos sub kapitalismo.

La Mondsocialisma Movado rekonas la gravecon de kontinua klopodado far la laboristoj por pli bonaj salajroj kaj laborkondiĉoj, sed tio ne sufiĉas: ĝi lasas la rimedojn de produktado kaj komunikoj senkonteste en la manoj de la kapitalistoj.

La Mondsocialisma Movado ne subtenas naciigon de industrioj ĉar tio simple estas formo de ŝtatkapitalismo. La naciigo nek estas nek kondukas al Socialismo!

La Vojo al Socialsmo

Socialsmo ne povas realiĝi antaŭ ol la plimulto ĝin komprenos kaj deziros, kaj sekve prenos la necesajn paŝojn por demokrate ĝin establi. La plimulto de konsciaj socialistoj perbalote ekreganta la politikan mekanismon utiligos tion por enkonduki la fundamentajn ŝanĝojn favore al la interesoj de la homaro. La ekregon de la ŝtatamekanismo necesan por Socialismo ne povas atingi strikoj, ĝeneralaj strikoj aŭ ribelado.

Ĉar sociaj reformoj ne povas konduki al Socialismo, la Mondsocialisma Movado limigas sian membraron al tiuj kiuj estas konvinkitaj socialistoj kaj ne lasas aliĝi homojn kiuj celas nur fari kapitalismon pli tolerebla.

La kapitalistaj partioj ne ĉesas fari promesojn kiujn ili, post elektiĝo, forlasos aŭ eĉ neos. Eĉ se tiel ne estus, kapitalisma ekspluatado restus netuŝita. La Mondsocialisma Movado neniam proponis solvojn de la individuaj problemoj kiujn suferas en kapitalismo la laborista klaso, nek ĝi proponis sin kiel estrojn: estroj ne povas solvi la problemojn de la laboristoj, kiuj devas solvi siajn proprajn problemojn per la necesaj klopodoj por kompreni kiel funkcias la kapitalismo kaj kiamaniere ĝin anstataŭigi per socialismo.

Necesas ne fido al estroj kaj al iliaj promesoj, sed politiko de memstareco kaj sindevigo kompreni la karakteron de la problemoj mem. La laborista klaso, la granda plimulto de la popolo, havas la gravan taskon atingi Socialismon kaj tiamaniere ebligi al la homaro fari paŝon antaŭen al sociala progreso.

La mondo en kiu vi vivas, kiel tiu de viaj prapatroj, alportas malmulte pli ol fortan laboron, nesufiĉan salajron, nesekurecon. Ĉu nur tion vi volas heredigi al viaj infanoj, se alia mondo, libera de tiaj problemoj estas atingebla? Vi atingos nenion, se vi mem ne pretas esplori kaj agi.

Tiuj kiuj dezirus liberiĝi de nesekureco kaj de la malagrablaĵoj kapitalistaj devas memstare agi kun siaj laborkamaradoj por atingi emancipiĝon. Nur tia klopodo alportos indan rezulton.

Nia Starpunkto

Socialistoj apartenas al unu tutmonda movado kiu celas efektivigi socialismon per demokrata voĉdono far la plimulto. Socialistoj nek subtenas nek kunlaboras kun iu ajn registaro aŭ politika partio kapitalisma kaj rifuzas partopreni kapitalistajn militojn kaj kverelojn kiuj frontigas unu laboriston kontraŭ alian. Ekzistas nur unu laborista klaso kaj nur unu socialista starpunkto.

Kampanjoj por kapti merkatojn por eksporto aŭ por limigi importojn, kaj postuloj por baroj kontraŭ migrantoj estas kapitalistaj aferoj. Socialistoj ne permesas sin aliĝi al kvereloj kapitalistaj, ekzemple pri landlimoj (Italio/Aŭstrio, Norda/Suda Irlando, Israelo/Egiptio, Norda/Suda Vjetnamo), naciistaj, religiaj aŭ lingvaj konfliktoj kiuj dividas la laboristan klason. Socialistoj ankaŭ ne subtenas ajnan grupiĝon de la kapitalista mondo: la britan Commonwealth, la Eŭropan Komunumon, aŭ potenco-blokojn usonan, rusan, ĉinan. La malamiko en ĉiuj landoj estas la kapitalismo.

Socialistoj oponas la sensencan perforton per tumultoj, bomboĵetoj kaj gerilomilitoj kiuj servas al neniu intereso krom tiu de la kapitalista reakcio.