Ĉu utopio aŭ ĥaoso?

Por aboli la militon, la militminacon kaj ĉiuspecajn armilarojn, endas, ke ĉio troviĝanta sur kaj en la Tero fariĝu komuna heredaĵo de la tuta homaro. Tiam la produktado okazos por la nura kontentigo de la homaj bezonoj, kaj ne plu por la vendado kaj la profito, kaj tiam ekaplikiĝos la principo “de ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj”. Alivorte, oni ne plu mezuros la kontribuon alportitan de ĉiu individuo al la produktado (kio cetere jam nuntempe ne eblas, tial ke la produktada laboro estas jam socialigita, t.e. kolektiva procezo), sed ĉiu plejeble kontribuos, kiel ŝi aŭ li povos aŭ volos, kaj povos libere disponi pri ĉio necesa por vivi, neniel pagante. Tiu ideo ne estis elpensaĵo nia, sed male revo tiel malnova kiel la homaro mem, ekde kiam malaperis la “primitiva komunismo”.

La abolo de mono, nemerkata socio, jen kio estas komunismo, aŭ socialismo, se oni volas, ne gravas la nomo, kvankam tiuj terminoj estis tiom fuŝuzitaj, ke foje oni emus ilin forlasi. Senmona socio (ne nur sen mono, kompreneble, sed ankaŭ sen salajroj, sen profitoj, sen bankoj) estas logikaĵo, tial ke oni jam havas produktadon kolektivan kaj kapablon liveri abundecon por ĉiuj. Tia socio estus vere homa socio, en kiu la rilatoj stariĝus inter homoj, kaj ne inter vendistoj kaj aĉetantoj, dungistoj kaj salajritoj, registoj kaj regatoj, gvidistoj kaj gvidatoj.

Tian socion oni foje taksas utopio. Sed kial timi tiun terminon? Estas neniu solvo al la hodiaŭaj sociaj problemoj en la kadro de kapitalismo kaj endas do imagi malsaman socion, vere anstataŭan solvon. Nedubeble, la alternativo estas: utopio aŭ ĥaoso.

Estas vere, ke longtempe la socialismo estis nur bona ideo, ideala socio priskribita de verkistoj kiel Tomaso More, sen rilato kun la tiuepoka socio realeco. Tamen, de post la industria revolucio, la socialismo fariĝis reala eblaĵo, kaj kial, ĉar la reala bazo de socialismo estas industrio kapabla liveri sufiĉe da varoj kaj servoj kaj elimini la malriĉecon kaj mizeron ĉie en la mondo. Tiun punkton oni atingis komence de nia jarcento kun la tutmondiĝo de la produktado (kio tradukiĝis, sub kapitalismo, per imperiismo) kaj kun la elektrizado de la industrio. La tuta sekvanta progreso teknologia nur pli kaj pli ebligis la starigon de socialismo sur la materiala kampo.

Sed socialismo estas vere ne nur afero pri teknologio. Teknologio estas ĝia bazo, sed socialismo dependas ankaŭ de la homa volo kaj ankaŭ sur tiu kampo la kapitalismo kreis kondiĉojn favorajn al la starigo de socialismo, kreante tutan klason el homoj, kies intereso estas rearanĝi la socion en socialisman socion. Tiu klaso estas la salajrularo, la laborantaro, ĉiuj, kiuj hodiaŭ estas devigataj vendi sian laborforton por vivi, t.e. pli ol 90 % el la loĝantaro de la industriiĝintaj landoj. Iuj uzas la vortojn “laborista klaso”, sed tiuj vortoj povas konfuzigi, ĉar “laboristo” pensigas pri “manlaboristo”, dum la manlaboristoj estas nur unu parto el la salajrata klaso. La socialismo, komunismo, estas la intereso de ĉiu salajrulo, oficisto, instruisto, funkciulo, ktp. Tial ni preferas la vortojn “salajrularo” aŭ “laboranta klaso”, kiuj perfekte klarigas la sencon de la socialisma mesaĝo: ĝi celas la grandan plimulton el la populanaro kaj liveras al ĝi la nuran solvon al la diversaj problemoj, kiujn ĝi devas nun afronti.

Sed tiun solvon la plimulto mem devas malkovri, kompreni, voli. Malnova principo asertas: “La emancipado de la laboristaro estos la faro de la laboristaro mem”, kaj fakte la starigo de socialismo povos esti nur la konscia verko de konscia plimulto. Tio estas logika, pro la naturo mem de la socialisma socio, kiu estos sen altrudo, sen ŝtato, kaj do bazita sur memvola kunlaborado. Por starigi kaj funckciigi ĝin, endos do voli ĝin kaj kompreni ĉiujn ĝiajn implicojn. Jen do la dua antaŭkondiĉo: socialista plimulto, kiu volas socialismon kaj komprenas ĉiujn ĝiajn implicojn.

En tiuj du kondiĉoj, sufiĉe disvolvita produktada sistemo kaj socialista plimulto, jam de longe estas realigita la unua, dum la dua tute ne. Estas fakto, ke hodiaŭ la plimulto ne volas socialismon, sed male akceptas kapitalismon (inkluzive de ĝia ŝtatkapitalisma formo rusia, ĉinia, ktp). Kiel do atingi, ke plimulto deziru socialismon kaj tiel faru ĝin tuj atingebla?

Estontece, preskaŭ certas, ke tiu ekkonsciiĝo okazos, ĉar la geviroj estante raciaj estaĵoj pli-malpli frue ekkonscios, ke la nuna sistemo ne funkcias por ilia intereso kaj ke socialismo estas la nura solvo al la holdiaŭaj sociaj problemoj. Sed “estontece” estas tre malpreciza vorto kaj eĉ se ni estas profunde konvinkitaj, ke en pli-malpli malprokisma estonteco la homaro vivos en socialisma socio, ni tamen devas demandi al ni kion ni povas hodiaŭ fari por akceli la procezon. Ne militon, vi diros, kaj tio estas vera. Sed oni povas almenaŭ ne prokrasti ĝin, se oni ne lasas sin gluti per tiu aŭ tiu ĉi kapitalisma reformo, per tiu aŭ tiu ĉi politika kverelo, sed male, se oni dediĉas sin al ununura aktivado: la disvastigado de la socialisma ideo. (Same, ankaŭ la sindikata aktivado restas utila, ne por konduki al ŝanĝo, sed simple por rezisti kontraŭ la premoj de la kapitalo kaj defendi la vivnivelon de la salajrularo). Dissemante la socialisman ideon, ni helpas al la ekkonsciiĝo, kiu pli-malpli frue okazos, kaj por tion fari ni organiziĝas en etaj organizoj nomitaj “partio”, “grupo”, “ligo”, “asocio”, ktp laŭ la landoj.