La komuna merkato eŭropa

Ni submetas la socialistan proponon, ke la sola solvo al la hodiaŭaj sociaj problemoj estas la starigo de monda komunumo sen landlimoj bazita sur komuna posedo kaj demokratia rego de la rimedoj kiuj produktas kaj distribuas riĉaĵojn, kaj kie produktado okazas nur pot uzo-ne por vendo aŭ profito. Sur tiu bazo la tutmonda produkta maŝinaro povus provizi la abundaĵojn por kiuj ĝi posedas la teknikan kapablon, sed kiujn ĝi ne povas provizi char malhelpas ĝin la limigoj de kapitalismo kaj ĝiaj reguloj “neniu profito, neniu produktado”. Tiu sistemo permesus al la socio enkonduki la longtempe konatan socialistan principon “de ĉiu laŭ kapablo, al ĉiu laŭ bezono”. Alivorte, libera aliro por ĉiu viro, virino kaj infano al tio kion ili bezonas por vivi kaj por ĝui la vivon. Ni diras, ke tio estas teknike ebla; sed unue la rimedoj por riĉaĵo-produktado devas fariĝi la komuna heredaĵo de la tuta homaro, la sola bazo sur kiu oni povas ŝanĝi la produktocelon de profitado al kontentigo de homaj bezonoj.

Oni ne povas starigi Socialismon en unu lando; La ekzisto mem de la Komuna Merkato Eŭropa montras, ke, exc sub kapitalismo la nacia ŝtato fariĝis tro malgranda kadro por la produkta maŝinaro. Kapitalismo jam estas, kaj estadis dum multaj jaroj, monda sistemo; ĝi ekzistas en ŝtatkapitalisma Ĉinio (kaj existis en ŝtatkapitalisma Sovietio) samkiel en la okcidento kaj funkcias tra la monda merkato kvazaŭ unusola ekonomia sistemo. Tio estas la kialo pro kiu la nova, pli altgrada socia evoluo, Socialismo, kiu ĝin anstataŭos, ankaŭ devas esti tutmonda sistemo.

Rilate al la Komuna Merkato Eŭropa, ĝi estas politika kaj komerca aranĝo en kiu partoprenas pluraj eŭropaj ŝtatoj por servi al siaj kapitalistoj. Kvankam esprimo de la kreskanta internaciiĝemo de la mondo, ĝi ne estas paŝo en la direkto de monda unuiĝo kaj oni ne intencas ke ĝi estu tio.

Pli kredeble ĝi estas paŝo en la direkto al la kreo de nova superpotenco por rivali Usonon, kio malfermas la fenestron al teruriga bildo de estontaj militoj okazontaj ne plu inter nacioj sed inter kontinentoj. Jam grandiĝas triflanka komerca milito inter Eŭropo, Japanio kaj Usono.

Tio tamen ne signifas, ke ni estu samkategoriaj kiel la kontraŭuloj de la Komuna Merkato Eŭropa, ĝi signifas simple, ke ni konsideras la tutan aranĝon kaj la argumentojn pri ĝi neniel rilatajn el laboristklasa vidpunkto. Komercaj ligoj inter iuj landoj koncernas nur la tieajn kapitalistojn, ne la laboristojn.

La intereso de la laborista klaso situas en la abolicio de kapitalismo kaj anstataŭo per Socialismo. Kapitalismo estas klasa socio bazita sur ekspluatado kaj limigita konsumo de la laborista klaso kiu povas agi nur unumaniere: kiel profitfara sistemo favore al tiuj kiuj vivas de la profitoj tiritaj el posedado kaj regado de la produktrimedoj.

Malgraŭ pluraj senutilaj klopodoj far la laborista, socidemokrata kaj aliaj registaroj en ĉiuj landoj, kapitalismo ne estas reformebla tiel ke ĝi funkciu favore al la plimulto. Oni ne serĉu reformon de kapitalismo sed ĝian abolicion.