{"id":1283,"date":"2019-03-14T22:28:20","date_gmt":"2019-03-14T22:28:20","guid":{"rendered":"https:\/\/wsm.prolerat.org\/?page_id=1283"},"modified":"2019-03-14T22:28:20","modified_gmt":"2019-03-14T22:28:20","slug":"demandoj-kaj-respondoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/demandoj-kaj-respondoj\/","title":{"rendered":"Demandoj kaj respondoj"},"content":{"rendered":"\n<h3 class=\"wp-block-heading\">Kio kapitalismo estas?<\/h3>\n\n\n\n<p>Kapitalismo estas la nomo de speco de homa socio kiu nuntempe \nregas en \u0109iu nacio en la mondo. La monda kapitalista klaso estas \nmalgranda parto de la homaro kiu akaparas la rimedojn de produktado kaj \ndistribuado (fabrikejojn, fervojojn, la teron mem, komunikilojn, ktp). \n\u0108iujn ri\u0109a\u0135ojn produktas la plimulto-ni la laborista klaso, per niaj \ncerbaj kaj korpaj kapabloj, kiujn ni devas vendi al la minoritato, \nricevante nian prezon-la salajron-de la kapitalistoj. Ilia celo estas la\n produktado de varoj kaj servoj, se oni povas merkate vendi ilin por \nprofito. Ne nur vivante el la profitoj (akirataj per ekspluato de la \nlaboranta klaso), aldone, la kapitalistoj-kiel klaso-da\u016dre pligrandigas \nsian ri\u0109econ prenintan de \u0109iu sekvanta laborista generacio.<\/p>\n\n\n\n<h3 class=\"wp-block-heading\">Al nia intereso, \u0109u oni povas reformi la kapitalismon?<\/h3>\n\n\n\n<p>Ne: \u0108iam dum la kapitalisma epoko, profitoj (anstata\u016d bezonoj) \nfunckciigas la socion. Estas laboristoj kiuj aprobas, e\u0109 laude \nbonvenigas iajn reformojn, sed provoj por plibonigi la sistemon neniam \npovas nuligi la kontra\u016ddiron inter profito kaj bezono-fundamenta trajto \nde la nuntempa socisistemo. Estas tute egale, \u0109u sincere promesas la \npolitikistoj administri la sistemon por la gajno de la laboristoj-a\u016d \nmalsincere: Ili nepre malsukcesos, \u0109ar tiaj promesoj similas proponon \ndirekti bu\u0109ejon en la interesoj de la bestoj.<\/p>\n\n\n\n<h3 class=\"wp-block-heading\">\u0108u naciigo povas anstata\u016di kapitalismon?<\/h3>\n\n\n\n<p>Ne: &#8220;Naciigitaj Industrioj&#8221; signifas nur ke la laboristojn \nekspluatas la \u015dtato kiel peranto de la kapitalistoj de unu lando, \nkontra\u016de al ekspluatado per individua kapitalisto a\u016d firmo. Naciigo \nestas \u015dtatkapitalismo.<\/p>\n\n\n\n<h3 class=\"wp-block-heading\">\u0108u estas socialismaj landoj?<\/h3>\n\n\n\n<p>Ne: En la tiel nomataj landoj la socisistemo estas (estis) \n\u015dtatkapitalismo. La socian povon proprigas (proprigis) Partiaj \nburokratoj privilegiaj. Tie estas (estis) klare videblaj la supre \nskizataj trajtoj de kapitalismo. Enketo pri la monda komerco montras ke \nla pretende socialismaj landoj estas (estis) parto de la mondkapitalisma\n merkato, kaj ili ne povas malimpliki sin el la postuloj de profito.<\/p>\n\n\n\n<h3 class=\"wp-block-heading\">Kion Socialismo signifas?<\/h3>\n\n\n\n<p>Tiu homa sistemo, Socialismo, ankora\u016d ne estas. Kiam oni \nstarigos \u011din, \u011di devos esti tutmonda, por anstata\u016di la eksmodan \nmondkapitalismon. Kiam Socialismo ekzistos, la lo\u011dantaro komune posedos \nkaj demokrate regos la mondon. Ne estos elita klaso en tia favora \nsituacio ke \u011di povus tiel ordoni la plimulton ke produktado estu \nkatenata al profito. Tiam ne estos proprietuloj: \u0108io apartenos al \u0109iuj. \nProduktado estos sole por uzo, neniam por vendado. Pri necesa laboro oni\n demandos nur: &#8220;Kion do, ni bezonas?&#8221; kaj &#8220;\u0108u ni povas plenumi niajn \npostulojn?&#8221; Oni respondos la\u016d la haveblaj rimedoj. Tiam kontra\u016de al \nnuntempe, la homaro pli bone gajnos avanta\u011don de la modernaj teknikoj \nkaj komunikiloj. La fundamenta socialisma principo estas ke oni donos \nla\u016d kapablo kaj prenos la\u016d mem-decida bezono. Oni laboros la\u016d volonta \nkunagado: la perforta devigo de salajra laboro estos for. Estos a\u0109etado \nnek vendado, kaj oni ne bezonos monon en socio de komuna posedo kaj \nlibera akirebleco. La homaro, la unuan fojon en la historio, komune \nposedos \u0109i tiun planedon.<\/p>\n\n\n\n<h3 class=\"wp-block-heading\">Kiel Socialismo solvos sociajn problemojn?<\/h3>\n\n\n\n<p>Kapitalismo, \u0109iam servante profiton anta\u016d bezono, konstante \nproduktas \u011denon post \u011deno. La plej multaj laboristoj timas pri la \nestonteco. Estas multaj maljunuloj kiuj, \u0109iun vintron, suferas pro \ndan\u011dere malvarmaj medioj, kaj miloj mortas. Milionoj da niaj sammondanoj\n apena\u016d vivas pro nesufi\u0109aj man\u011da\u0135oj . . . \u0109iutage mortas dekoj da ili. \nTiaj problemoj fini\u011dos per socio produktanta la\u016deble tiam, kiam necese \npor plen-plenumi bezonojn. \u011custe nun estas tute vakaj domoj, kaj miloj \nda konstruistoj estas senlaboraj, kvankam multaj estas senhejmaj, a\u016d \nlo\u011das en kadukaj doma\u0109oj. \u011custe nun oni pagas farmistojn por ke ili ne \nproduktu &#8220;troe&#8221; kaj oni detruas man\u011da\u0135ojn, sed milionoj malsatas. \u011custe \nnun plilongi\u011das la vicoj de malsanuloj el kiuj multaj mortas vane \natendinte kuracadon . . . Tamen estas &#8220;ne ekonomie&#8221; provizi sufi\u0109an, \nta\u016dgan kuracadon por \u0109iuj. En socialisma socio, nur la plej bona el \u0109io \nsufi\u0109os por iu ajn homo.<\/p>\n\n\n\n<h3 class=\"wp-block-heading\">Kion do fari pri naturaj homaj trajtoj?<\/h3>\n\n\n\n<p>La homoj ne konduktas la\u016d instinktoj, sed la\u016d la premtrudoj de \nla propraj sociaj medioj. La \u011dangalo de kapitalismo naskas ruzpensadon \nkaj malice konkurencan konduton. Tamen ni homoj povas modifi nian \nkonduton, kaj ni ja povos volonte kunlabori la\u016d nia racia deziro al \nkomforto kaj homara bono. E\u0109 sub kapitalismo, oni ofte plezure deziras \ntrakti afable sian fratulon. Malmultaj vere \u011duas esti parto de la \n\u0109iutaga, rivala\u0109a batalo en &#8220;civilizacio&#8221;. Kiom pli bone, se la homa \nkunagado estus fundamento de la socia sistemo!<\/p>\n\n\n\n<h3 class=\"wp-block-heading\">\u0108u la socialistoj estas demokratoj?<\/h3>\n\n\n\n<p>Jes: La Mondsocialisma Movado ne havas estrojn. \u011cin demokrate \nregas \u011dia anaro, kiu komprenas ke Socialismo stari\u011dos sole per konscia \nlaborista plimulto. La laboristoj liberi\u011dos sole per si mem-nek per \nestroj, nek partioj. Socialismo ne povas ekesti per dedi\u0109a \n&#8220;\u015dtatdetruanta&#8221; minoritato kiel promesas kelkaj maldekstruloj. Anka\u016d la \nklopodoj de profesiaj politikistoj tute neniel rilatas al Socialismo. \nKiam laborista plimulto komprenos kaj deziros Socialismon, ili tuj faros\n kiel necese por demokrate venki la povon politikan. Ne estos Socialismo\n sen socialista plimulto.<\/p>\n\n\n\n<h3 class=\"wp-block-heading\">Kion nun fari?<\/h3>\n\n\n\n<p>Multaj laboristoj scias ke io malta\u016dgas, kaj ili deziras \u015dan\u011di \nla socion. Kelkaj ali\u011das al reformgrupoj esperante ke oni povas fliki \nkapitalismon, sed vane, \u0109ar oni ne povas administri ekspluatantan \nklas-sistemon por bonfari al la ekspluatata plimulto. Multaj timas \natom-militon, sed dum naciaj \u015dtatoj dauros, la mondo ne evitos riskon de\n milito pro ekonomia konkurado. Estas multaj dedi\u0109aj kampanjoj kaj \nvirtaj aferoj en kiu bonemaj homoj entuziasmi\u011das. Sed estas nur unu \nsolvo por la problemoj de kapitalismo . . . forigi \u011din kaj fondi \nSocialismon. Unue ni bezonas socialistojn, kaj por allogi laboristojn al\n \u0109i tiu celo ni bezonas scion, principojn kaj entuziasman \u015dan\u011demon. \u0108iuj\n povas kaj nepre devus gajni tiujn trajtojn. La sistemo kapitalisma \nankora\u016d akcelas: mal\u015dparegon, malri\u0109igon, kaj ege timigan dan\u011deron. \nEstas en via intereso informi\u011di pri la solo movado por la kontra\u016da\u0135o.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kio kapitalismo estas? Kapitalismo estas la nomo de speco de homa socio kiu nuntempe regas en \u0109iu nacio en la mondo. La monda kapitalista klaso estas malgranda parto de la homaro kiu akaparas la rimedojn de produktado kaj distribuado (fabrikejojn, fervojojn, la teron mem, komunikilojn, ktp). \u0108iujn ri\u0109a\u0135ojn produktas la plimulto-ni la laborista klaso, per&#8230;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"magazine_newspaper_sidebar_layout":"","footnotes":""},"class_list":["post-1283","page","type-page","status-publish","hentry"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1283","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1283"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1283\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1283"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}