{"id":1278,"date":"2019-03-14T22:24:45","date_gmt":"2019-03-14T22:24:45","guid":{"rendered":"https:\/\/wsm.prolerat.org\/?page_id=1278"},"modified":"2019-03-14T22:24:45","modified_gmt":"2019-03-14T22:24:45","slug":"cu-utopio-au-haoso","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/cu-utopio-au-haoso\/","title":{"rendered":"\u0108u utopio a\u016d \u0125aoso?"},"content":{"rendered":"\n<p>Por aboli la militon, la militminacon kaj \u0109iuspecajn\n      armilarojn, endas, ke \u0109io trovi\u011danta sur kaj en la Tero fari\u011du\n      komuna hereda\u0135o de la tuta homaro. Tiam la produktado okazos\n      por la nura kontentigo de la homaj bezonoj, kaj ne plu por la\n      vendado kaj la profito, kaj tiam ekapliki\u011dos la principo &#8220;de\n      \u0109iu la\u016d siaj kapabloj, al \u0109iu la\u016d ties bezonoj&#8221;. Alivorte, oni\n      ne plu mezuros la kontribuon alportitan de \u0109iu individuo al la\n      produktado (kio cetere jam nuntempe ne eblas, tial ke la\n      produktada laboro estas jam socialigita, t.e. kolektiva\n      procezo), sed \u0109iu plejeble kontribuos, kiel \u015di a\u016d li povos a\u016d\n      volos, kaj povos libere disponi pri \u0109io necesa por vivi, neniel\n      pagante. Tiu ideo ne estis elpensa\u0135o nia, sed male revo tiel\n      malnova kiel la homaro mem, ekde kiam malaperis la &#8220;primitiva\n      komunismo&#8221;.\n\n      <\/p>\n\n\n\n<p>La abolo de mono, nemerkata socio, jen kio estas komunismo,\n      a\u016d socialismo, se oni volas, ne gravas la nomo, kvankam tiuj\n      terminoj estis tiom fu\u015duzitaj, ke foje oni emus ilin forlasi.\n      Senmona socio (ne nur sen mono, kompreneble, sed anka\u016d sen\n      salajroj, sen profitoj, sen bankoj) estas logika\u0135o, tial ke oni\n      jam havas produktadon kolektivan kaj kapablon liveri abundecon\n      por \u0109iuj. Tia socio estus vere homa socio, en kiu la rilatoj\n      stari\u011dus inter homoj, kaj ne inter vendistoj kaj a\u0109etantoj,\n      dungistoj kaj salajritoj, registoj kaj regatoj, gvidistoj kaj\n      gvidatoj.<\/p>\n\n\n\n<p>Tian socion oni foje taksas utopio. Sed kial timi tiun\n      terminon? Estas neniu solvo al la hodia\u016daj sociaj problemoj en\n      la kadro de kapitalismo kaj endas do imagi malsaman socion,\n      vere anstata\u016dan solvon. Nedubeble, la alternativo estas: utopio\n      a\u016d \u0125aoso.<\/p>\n\n\n\n<p>Estas vere, ke longtempe la socialismo estis nur bona ideo,\n      ideala socio priskribita de verkistoj kiel Tomaso More, sen\n      rilato kun la tiuepoka socio realeco. Tamen, de post la\n      industria revolucio, la socialismo fari\u011dis reala ebla\u0135o, kaj\n      kial, \u0109ar la reala bazo de socialismo estas industrio kapabla\n      liveri sufi\u0109e da varoj kaj servoj kaj elimini la malri\u0109econ kaj\n      mizeron \u0109ie en la mondo. Tiun punkton oni atingis komence de\n      nia jarcento kun la tutmondi\u011do de la produktado (kio\n      traduki\u011dis, sub kapitalismo, per imperiismo) kaj kun la\n      elektrizado de la industrio. La tuta sekvanta progreso\n      teknologia nur pli kaj pli ebligis la starigon de socialismo\n      sur la materiala kampo.<\/p>\n\n\n\n<p>Sed socialismo estas vere ne nur afero pri teknologio.\n      Teknologio estas \u011dia bazo, sed socialismo dependas anka\u016d de la\n      homa volo kaj anka\u016d sur tiu kampo la kapitalismo kreis\n      kondi\u0109ojn favorajn al la starigo de socialismo, kreante tutan\n      klason el homoj, kies intereso estas rearan\u011di la socion en\n      socialisman socion. Tiu klaso estas la salajrularo, la\n      laborantaro, \u0109iuj, kiuj hodia\u016d estas devigataj vendi sian\n      laborforton por vivi, t.e. pli ol 90 % el la lo\u011dantaro de la\n      industrii\u011dintaj landoj. Iuj uzas la vortojn &#8220;laborista klaso&#8221;,\n      sed tiuj vortoj povas konfuzigi, \u0109ar &#8220;laboristo&#8221; pensigas pri\n      &#8220;manlaboristo&#8221;, dum la manlaboristoj estas nur unu parto el la\n      salajrata klaso. La socialismo, komunismo, estas la intereso de\n      \u0109iu salajrulo, oficisto, instruisto, funkciulo, ktp. Tial ni\n      preferas la vortojn &#8220;salajrularo&#8221; a\u016d &#8220;laboranta klaso&#8221;, kiuj\n      perfekte klarigas la sencon de la socialisma mesa\u011do: \u011di celas\n      la grandan plimulton el la populanaro kaj liveras al \u011di la\n      nuran solvon al la diversaj problemoj, kiujn \u011di devas nun\n      afronti.<\/p>\n\n\n\n<p>Sed tiun solvon la plimulto mem devas malkovri, kompreni,\n      voli. Malnova principo asertas: &#8220;La emancipado de la\n      laboristaro estos la faro de la laboristaro mem&#8221;, kaj fakte la\n      starigo de socialismo povos esti nur la konscia verko de\n      konscia plimulto. Tio estas logika, pro la naturo mem de la\n      socialisma socio, kiu estos sen altrudo, sen \u015dtato, kaj do\n      bazita sur memvola kunlaborado. Por starigi kaj funckciigi \u011din,\n      endos do voli \u011din kaj kompreni \u0109iujn \u011diajn implicojn. Jen do la\n      dua anta\u016dkondi\u0109o: socialista plimulto, kiu volas socialismon\n      kaj komprenas \u0109iujn \u011diajn implicojn.<\/p>\n\n\n\n<p>En tiuj du kondi\u0109oj, sufi\u0109e disvolvita produktada sistemo\n      kaj socialista plimulto, jam de longe estas realigita la unua,\n      dum la dua tute ne. Estas fakto, ke hodia\u016d la plimulto ne volas\n      socialismon, sed male akceptas kapitalismon (inkluzive de \u011dia\n      \u015dtatkapitalisma formo rusia, \u0109inia, ktp). Kiel do atingi, ke\n      plimulto deziru socialismon kaj tiel faru \u011din tuj\n      atingebla?<\/p>\n\n\n\n<p>Estontece, preska\u016d certas, ke tiu ekkonscii\u011do okazos, \u0109ar la\n      geviroj estante raciaj esta\u0135oj pli-malpli frue ekkonscios, ke\n      la nuna sistemo ne funkcias por ilia intereso kaj ke socialismo\n      estas la nura solvo al la holdia\u016daj sociaj problemoj. Sed\n      &#8220;estontece&#8221; estas tre malpreciza vorto kaj e\u0109 se ni estas\n      profunde konvinkitaj, ke en pli-malpli malprokisma estonteco la\n      homaro vivos en socialisma socio, ni tamen devas demandi al ni\n      kion ni povas hodia\u016d fari por akceli la procezon. Ne militon,\n      vi diros, kaj tio estas vera. Sed oni povas almena\u016d ne\n      prokrasti \u011din, se oni ne lasas sin gluti per tiu a\u016d tiu \u0109i\n      kapitalisma reformo, per tiu a\u016d tiu \u0109i politika kverelo, sed\n      male, se oni dedi\u0109as sin al ununura aktivado: la disvastigado\n      de la socialisma ideo. (Same, anka\u016d la sindikata aktivado\n      restas utila, ne por konduki al \u015dan\u011do, sed simple por rezisti\n      kontra\u016d la premoj de la kapitalo kaj defendi la vivnivelon de\n      la salajrularo). Dissemante la socialisman ideon, ni helpas al\n      la ekkonscii\u011do, kiu pli-malpli frue okazos, kaj por tion fari\n      ni organizi\u011das en etaj organizoj nomitaj &#8220;partio&#8221;, &#8220;grupo&#8221;,\n      &#8220;ligo&#8221;, &#8220;asocio&#8221;, ktp la\u016d la landoj.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Por aboli la militon, la militminacon kaj \u0109iuspecajn armilarojn, endas, ke \u0109io trovi\u011danta sur kaj en la Tero fari\u011du komuna hereda\u0135o de la tuta homaro. Tiam la produktado okazos por la nura kontentigo de la homaj bezonoj, kaj ne plu por la vendado kaj la profito, kaj tiam ekapliki\u011dos la principo &#8220;de \u0109iu la\u016d siaj&#8230;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"magazine_newspaper_sidebar_layout":"","footnotes":""},"class_list":["post-1278","page","type-page","status-publish","hentry"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1278","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1278"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1278\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1278"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}