{"id":1273,"date":"2019-03-14T22:21:37","date_gmt":"2019-03-14T22:21:37","guid":{"rendered":"https:\/\/wsm.prolerat.org\/?page_id=1273"},"modified":"2019-03-14T22:21:37","modified_gmt":"2019-03-14T22:21:37","slug":"bonvenon","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/bonvenon\/","title":{"rendered":"Bonvenon"},"content":{"rendered":"\n<p>En \u0109iuj mondopartoj, etaj minoritatoj superregas je sia\n      profito, a\u016d rekte a\u016d per la \u015dtato, la vivrimedojn de Homaro.\n      Kvankam nun ekzistas la produktofortoj, krudmaterialoj, homaj\n      energioj kaj scioj kiuj necesas por provizi plenan liberan\n      vivon por \u0109iuj homoj, oni ne povas tiucele dedi\u0109i ilin en la\n      nuna socisistemo komerca. \u0108i tiu ege misuzema sociordo estas\n      kapitalismo. La alternativa sociordo, nia celo, kiun ni nomas\n      &#8220;socialismo&#8221; a\u016d &#8220;komunismo&#8221;, ankora\u016d ne ekzistas ie ajn.<\/p>\n\n\n\n<p>Socialismo, bazi\u011dos je komuna posedo de kaj demoxrata rego\n      super la vivrimedoj fare de la tuta komunumo kaj en ties\n      intereso. Jen tutplaneda komunumo sen naciaj landlimoj, en kiu\n      oni produktas varojn kaj servojn per nedeviga kunlaboro, sole\n      kaj rekte por uzado. Profitfarado ne plu estos la socipelilo;\n      a\u0109etado kaj vendado-do anka\u016d prezoj, salajroj, profitoj, mono,\n      bankoj , ktp-ne ekzistos. \u0108iu rajtos libere preni a\u0135ojn la\u016d\n      bezono. Sociaj aferoj estos administrataj en tute demokrataj\n      procedoj. Ekzistos nek deviga \u015dtatma\u015dino, nek armitaj\n      fortoj.<\/p>\n\n\n\n<p>Evidente minoritato ne povos trudi la kunagadan entuziasmon\n      kaj socian respondecon kiujn necesigos socialismo; do nur\n      konscia ma\u0135oritata agado povos establi la novan socion. En\n      modernaj politikaj kondi\u0109oj, socialista ma\u0135oritato povas\n      potenci\u011di per balotado, kaj la sola obstaklo al establo de\n      Socialismo estas la neesto de tia ma\u0135oritato. Tial la plej\n      grava tasko de socialistoj estas disvastigo de socialistaj\n      ideoj kaj plimultigo da homoj kiuj komprenas kaj deziras\n      socialistan socion.<\/p>\n\n\n\n<p>Gvidanteco estas kontra\u016dsocialista principo. Socialista\n      organiza\u0135o, celanta demokratan socion, devas mem esti tute\n      demokrata. Ni oponas la koncepton leninistan de &#8220;avangarda\n      partio&#8221;. Fakte Bol\u015devismo estas dudekjarcenta teorio por bur\u011daj\n      revolucioj en kamparanaj landoj.<\/p>\n\n\n\n<p>Registara posedo de moderna industrio estas\n      \u015dtatskapitalismo. Oni administras naciigitajn industriojn per\n      kapitalistaj metodoj por profite vendi varojn sur mondaj\n      merkatoj. Orienta E\u016dropo, Sovetunio, \u0108inio, Kubo k.t.p. ne\n      estas kaj neniam estis socialistaj socioj. En \u0109i tiuj landoj\n      evidentis la \u0109efaj trajtoj de kapitalismo: la per\u015dtata rego de\n      privilegiita klaso kiu superregas la vivrimedojn, pormerkata\n      produktado, la salajra sistemo, kapitalakumulado.<\/p>\n\n\n\n<p>Ni, mondsocialistoj, oponas \u0109iujn formojn de rasismo kaj\n      naciismo. La salajrlaboristoj ne havas patrujon. Kiam ajn ili\n      subtenas siajn estrojn en iu internacia konflikto, ili oponas\n      sian propran intereson. Ni oponas amba\u016d flankojn de \u0109iuj\n      milIitoj; militoj kreskas el la sen\u0109esa ekonomipolitika luktado\n      inter konkurantaj kapitalistaj klasoj kaj registaroj. En la\n      kazo de Vjetnamio, ekzemple, ni samtempe oponis la registarojn\n      de Suda kaj de Norda Vjetnamio kaj la konkurantajn\n      imperialismojn de \u0108inio kaj de Usono. Ni ne konsideras, ke iu\n      unu imperialismo estas la &#8220;\u0109efa malamiko&#8221;, kaj ke do necesas\n      kunagi kun aliaj imperialismoj por venki \u011din.<\/p>\n\n\n\n<p>Ni ne scias \u0109u Esperanto estos la universala lingvo de la\n      socialista mondsocio. Esperanto ja povas esti uzata por\n      antauenigi la socialistan komprenon kiu antaunecesas por\n      konstrui socion de abundeco kaj libereco.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En \u0109iuj mondopartoj, etaj minoritatoj superregas je sia profito, a\u016d rekte a\u016d per la \u015dtato, la vivrimedojn de Homaro. Kvankam nun ekzistas la produktofortoj, krudmaterialoj, homaj energioj kaj scioj kiuj necesas por provizi plenan liberan vivon por \u0109iuj homoj, oni ne povas tiucele dedi\u0109i ilin en la nuna socisistemo komerca. \u0108i tiu ege misuzema sociordo&#8230;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"magazine_newspaper_sidebar_layout":"","footnotes":""},"class_list":["post-1273","page","type-page","status-publish","hentry"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1273","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1273"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1273\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1273"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}