{"id":1267,"date":"2019-03-14T22:17:54","date_gmt":"2019-03-14T22:17:54","guid":{"rendered":"https:\/\/wsm.prolerat.org\/?page_id=1267"},"modified":"2019-03-14T22:17:54","modified_gmt":"2019-03-14T22:17:54","slug":"solidarnosc-erare-pasis-1989","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/solidarnosc-erare-pasis-1989\/","title":{"rendered":"&#8220;Solidarnosc&#8221; erare pa\u015dis (1989)"},"content":{"rendered":"\n<p>&#8220;Solidarnosc&#8221;, e\u0109 ne socialisma organiza\u0135o, tre frue\n      konstatis, ke la pola socio estas klase dividita, en kiu la\n      supra klaso ekspluatis la salajrularon kaj ne estis tia (kiel\n      pretendas la oficilia propagandilaro) en kiu la laboristaj\n      regis per sia avangardo, la Pollanda Komunista Partio.<\/p>\n\n\n\n<p>Oni nomis la ekspluatantan klason la &#8220;nomeklaturo&#8221;, kies\n      anoj tenis la superajn postenojn, en la Partio, en la\n      registaro, en la industrioj kaj en la militistaro. Tiuj\n      postenoj estis rezervitaj por Partiaj nominoj, kiuj sekve \u011duis\n      diversajn privilegiojn materiajn. Oni sciis ke la Komunista\n      Partio reprezentis tiun superan klason, kaj ne la laboristaron\n      kiel \u011di moke \u015dajnigis. Neniu en Pollando jam analizis la tiean\n      klasan situacion pli bone ol Jacek Kuron kaj Karol Modzelewski\n      en sia <em>Nefermita Letero al la Partio<\/em>, kiun ili skribis\n      en 1968 kaj pro kiu ili akiris trijaran malliberecon. Jen parto\n      de la <em>Nefermita Letero<\/em>:<\/p>\n\n\n\n<blockquote class=\"wp-block-quote is-layout-flow wp-block-quote-is-layout-flow\"><p>La\u016d nia sistemo la Partia elito estas samtempe la\n        potenchava elito: \u0109io rilate al \u015dtata potenco estas farita\n        la\u016d iliaj decidoj; \u0109iuokaze la pintoj de la hierar\u0125ioj (kaj\n        Partiaj kaj \u015dtataj) kutime kunigas en la respondecaj\n        postenoj. Pere de sia \u015dtata potenco la Partia elito disponas\n        pri \u0109iu \u015dtatigita rimedo de produktado, decidas koim \u015dpari,\n        kiom konsumi, kien investi, kiel dividi la konsumadon kaj la\n        nacian enspezon inter la diversaj sociaj grupoj. Alivorte, la\n        elito decidas la distribuon kaj uzadon de la tuta socia\n        produktaro . . . Tiel laboristo ekspluati\u011das, \u0109ar oni senigas\n        lin de posedrajtoj en la produkt-rimedoj; por vivi li devas\n        vendi sian laboron. Ekde tiu momento, en kiu li faras tiun\n        agon, al li neeviteblan, (tio estas, kiam li vendas sian\n        kapablon plenumi iun taskon dum iu tempo) lia laboro kaj ties\n        produkto apartenas ne plu al li, sed al tiuj, kiuj jam a\u0109etis\n        lian laboron: la posedantoj de la produkto-rimedoj, la\n        ekspluantantoj. Al kiu en nia lando la laboristo vendas sian\n        laboron? Al tiu, kiu disponas pri la rimedoj de produktado,\n        alivorte al la centra politika burokrataro.<\/p><\/blockquote>\n\n\n\n<p>La klaso kiun Kuron kaj Modzelewski \u0109i tie nomas ma &#8220;centra\n      politika burokrataro&#8221; estas la sama, kiun oni \u0109ie en Pollando\n      titolas la &#8220;nomenklaturo&#8221;. \u011ci estis klaso, kiun trudis en\n      Pollandon post la dua mondmilito la rusa armeo, kiel (reflektan\n      bildon de) la rusa reganta klaso. Per sia partio, la Komunista\n      Partio, \u011di jam dum 40 jaroj regas Pollandon senkompate,\n      enkarcerigante kontra\u016dulojn kaj kruele subpremis strikojn de la\n      malkontentaj laboristoj.<\/p>\n\n\n\n<p>Venis a\u016dgusto 1980, kiam tra \u0109iu Pollando milionoj da\n      laboristoj strikis, montrante la amason malkontenton de sia\n      klaso pro la ekspluatado. La registraro ne povis subpremi ilin\n      per soldatoj, kaj devis konsenti interakti kun la reprezentoj\n      de &#8220;Solidarnosc&#8221;, la sindikato, kiun \u0135us kreis la\n      strikantoj.<\/p>\n\n\n\n<p>La pola reganta klaso tamen, ne vere rezignis pri sia deziro\n      diktatori. \u011ci estis instigata de la rusa reganta klaso, kiu\n      timis perdi Pollandon el sia influsfero, kaj la pola registaro\n      proklamis militle\u011don en decembro 1981 malpermesante\n      &#8220;Solidarnosc&#8221;. \u0108i ties estrojn oni arestis kaj, a\u016d enkarcerigis\n      a\u016d proskribis ilin en enlandan ekzilon.<\/p>\n\n\n\n<p>Sed &#8220;Solidarnosc&#8221; post tiam da\u016dre ekzistis, kaj subtenate de\n      milionoj da laboristoj, subteri\u011dis. Samtempe la ekonomia stato\n      de Pollando ankora\u016d malboni\u011dis. Anta\u016de, dum la 1970-oj la pola\n      registaro multege pruntis el la okcidentaj kankoj por pagi la\n      investadon kaj la importadon de konsumvaroj. \u011ci esperis, te\n      tiuj investoj en novaj ekipa\u0135oj pligrandigus eksportojn kaj\n      tiel ebligus la repagon de la \u015duldoj. Tamen venis la monda\n      financkrizo; la eksportoj ne reali\u011dis kaj Pollando trovi\u011dis en\n      tia malalta rango kiel \u015duldanta lando latinamerika.<\/p>\n\n\n\n<p>Da\u016dre malalti\u011dis la vivniveloj, konsumporcioj eti\u011dis\n      sen\u0109ese, \u0109iam pliajn varojn oni porciumis. En tiu etoso, plie\n      malkontenti\u011dis la salajrularo kaj rezultis lastan jaron la plej\n      granda strikotajdo post 1980. La Partio kaj la registraro jam\n      tute ne kredinda, konstatis, ke ili devos cedi, ne nur, ke\n      &#8220;Solidarnosc&#8221; denove estu la\u016dle\u011da, sed anka\u016d cedi la revizion\n      de la \u015dtata konstitucio.<\/p>\n\n\n\n<p>Do, na\u016d jarojn post sia fondi\u011do, kiel la unua sendependa\n      sindikato en orienta E\u016dropo post la milito, &#8220;Solidarnosc&#8221;, nun\n      provizas \u0108efministron al Pollando. Ja rimarkinde, tamen (de la\n      vidpunkto de la klaso laborista) se organiza\u0135o, unue sindikata,\n      impliki\u011das en regado, \u011di fatale eraras. Tio sekvas, \u0109ar la\n      \u015dtataj celoj kaj sindikata agado estos fine neakordigenlaj.<\/p>\n\n\n\n<p>Malgra\u016d la komenca intenco, \u0109iu registaro havas la devon\n      unualoke konservi a\u016d refortigi la profitecon de la industrioj\n      kaj entreprenoj-\u0109u privataj a\u016d \u015dtataj. Kontraste, la sindikatoj\n      ekzistas por defendi la salajrulojn kontra\u016d la konstanta emo\n      (egale de labordonantoj a\u016d de \u015dtatoj) premadi salajrojn kaj\n      labor-kondi\u0109ojn \u0109iam suben.<\/p>\n\n\n\n<p>Tiuj anoj de &#8220;Solidarnosc&#8221;, kiuj jam eniris la polan\n      registaron eniras anka\u016d vojon kolizian kontra\u016d la vere\n      sindikatan membaron. Estante ja sinceraj, ili tamen perfidas la\n      originan celon, pro kiu la ordinaraj laboristoj en 1980 fondis\n      &#8220;Solidarnosc&#8221;. Tion ili konstatos, kiam ili devos kontra\u016dbatali\n      salajropostulojn kaj strikojn.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&#8220;Solidarnosc&#8221;, e\u0109 ne socialisma organiza\u0135o, tre frue konstatis, ke la pola socio estas klase dividita, en kiu la supra klaso ekspluatis la salajrularon kaj ne estis tia (kiel pretendas la oficilia propagandilaro) en kiu la laboristaj regis per sia avangardo, la Pollanda Komunista Partio. Oni nomis la ekspluatantan klason la &#8220;nomeklaturo&#8221;, kies anoj tenis la&#8230;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"magazine_newspaper_sidebar_layout":"","footnotes":""},"class_list":["post-1267","page","type-page","status-publish","hentry"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1267","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1267"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1267\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.worldsocialism.org\/wsm\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1267"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}